Pablo Sarasate | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de marto 1844 en Pamplono |
Morto | 20-an de septembro 1908 (64-jaraĝa) en Biarritz |
Mortokialo | Bronkito ![]() |
Tombo | Cemetery of San José (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Alma mater | Konservatorio de Parizo ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)o | Francisca Sarasate ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto ![]() |
Verkoj | Zigeunerweisen Carmen Fantasy |
TTT | |
Retejo | http://www.pablosarasate.com |
Pablo SARASATE, (Martín Melitón Pablo de Sarasate y Navascues), (Pamplona, Hispanio, 10-a de marto de 1844 – Biarritz, Francio, 20-a de septembro de 1908) estis violonisto kaj komponisto eŭska de internacia famo, konsiderata ofte, post Niccolò Paganini, kiel plej bonkvalita violonkoncertisto.
Li estis mirinfano, filo de militista muzikisto. Debutis kiam li estis nur 7-jaraĝa en La Korunjo. Studis en Santiago de Compostela el 1846 al 1849 ĉe José Courtier, unua violonisto de la katedralo kaj profesoro de la Muziklernejo de Santiago de Compostela. Poste li translokiĝis al Pontevedra kaj Madrido, kie li ricevis stipendion de la reĝino Isabel la 2-a por plustudi en la Konservatorio de Parizo. Sed kiam li veturis tien, li kaj la patrino malsaniĝis en Biarritz, Francio, la patrino mortiĝis kaj li orfiĝis kiam estis nur 12-jaraĝa.
Post tio lia koncerta kariero malhelpis pluan studadon kaj veturigis lin tra Eŭropo kaj Ameriko. Li posedis du violonojn Stradivarius: el kiuj unu estis donaco de la reĝino Isabel kaj akirita al Jean Baptiste Vuillaume, kaj alia aĉetita al Gand kaj Bernardel.
Lia universalaj famo kaj prestiĝo kial koncertisto manifestiĝis ekzemple kiam unu el liaj koncertoj de la St James's Hall de Londono aperis en verko de Arthur Conan Doyle nome "La Ligo de la ruĝkapuloj", kie Sherlock Holmes prokrastigas sian priserĉadojn por ĉeesti koncerton de Sarasate.
Nuntempe la konservatorio kaj ĉefa avenuo de Pamplona portas lian nomon.
En lia muziko gravas la influo kaj ĉeesto de la hispana folkloro.
.
.
.
.