La Paco de Bazelo el 1795 provizore finis la militon inter la Unua Respubliko de Francujo kaj Prusujo resp. Hispanujo. Tiuj ĉi partioj, en alianco kun Anglujo, Aŭstrujo kaj Nederlando, batalis dum la paso de la Unua Koalicia Milito (1792–1797). La paco rezultigis, ke la revolucia Francujo estis akceptata kiel samrajta grandpotenco.