Padre Padrone | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Padre padrone |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 17 maj. 1977, 24 nov. 1978 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Mario Masini |
Reĝisoro(j) | Paolo Taviani • Vittorio Taviani |
Produktisto(j) | Giuliani G. De Negri |
Scenaro | Gavino Ledda • Paolo Taviani • Vittorio Taviani |
Loko de rakonto | Sardio |
Muziko de | Egisto Macchi |
Rolantoj | Omero Antonutti • Saverio Marconi • Marcella Michelangeli • Stanko Molnar • Nanni Moretti • Gavino Ledda |
Honorigoj | Ora Palmo |
IMDb | |
Padre Padrone estas itala filmo de 1977 reĝisorita de Paolo Taviani kaj Vittorio Taviani. La fratoj Taviani uzis kaj profesiajn kaj neprofesiajn aktorojn el la kamparo de Sardio. La titolo (prononcita [ˈpaːdre pa'drone]) laŭvorte signifas "Patro Mastro"; sed oni tradukis ĝin kiel Mia patro, mia mastro aŭ Patro kaj mastro.
Tiu drama filmo estis origine filmita de la fratoj Taviani por la itala televido, sed ĝi ricevis en 1977 la Oran Palmon en la Kinfestivalo de Cannes.
La filmo rakontas la historion de paŝtisto el Sardio kiu estas terorigita de sia dominema patro kaj klopodas por fuĝi edukante sin mem. Li finfine iĝas fama lingvisto. La filmo estas bazita sur membiografia libro samtitola fare de Gavino Ledda.
En 2008, la filmon inkludis la Itala Ministerio de Kultura Heredaĵo en la Listo de 100 italaj filmoj savendaj, nome listo de 100 filmoj kiuj "ŝanĝis la kolektivan memoron de la lando inter 1942 kaj 1978."