Paititi, Paitití aŭ Granda Paitití estas legenda regno de inkaoj aŭ antaŭ-inkaia, supozite sude de la Amazonio, en la landlima regiono kiun aktuale okupas Peruo, Brazilo kaj Bolivio. La legendo originiĝis en la interpretado de kelkaj tekstoj de la 16-a jarcento, kies aŭtoroj estis Vaca de Castro, Pedro Sarmiento de Gamboa kaj Juan Álvarez Maldonado. Tiuj verkistoj aludis al regno situa en la malsupra amazonia ĝangalo, probableme proksime de la aktuala landlimo inter Bolivio kaj Brazilo.[1] La legendo de Paititi pluis en 1635 kiam, en la "Crónicas de Lizarazu",[2] estis citita de la Inkao Ŭajnaapok kaj sia reveno el Kusko al Paititi kie regis lia patro, en la proksimeco de la rivero Guaporé (en la aktualo brazila ŝtato Rondonio). En Peruo disvolviĝis ankaŭ alia legendo pri la historio de Inkarri kiu, fondinta Kero-n kaj Kuskon, retiriĝis al la ĝangalo de Pantiacolla por vivi la cetero de sia vivo en la urbo Paititi. Tiu legendo estis disvastigita de la arkeologo Oscar Núñez del Prado en 1955 post kontakto kun la komunumo keĉuparolanta en la loĝloko Kero (Andoj).