Pakomjo | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 292 en Esna |
Morto | 9-an de majo 348 (56-jaraĝa) en Egiptio |
Lingvoj | latina • kopta |
Ŝtataneco | Roma regno ![]() |
Okupo | |
Okupo | monaĥo verkisto ![]() |
Pakomjo, aŭ Pakomio, (Esna, 292 – Pabau, 9a de majo 348) estis egipta monaĥo, konsiderata fondinto de la cenobita monaĥismo. Li ellaboris la plej antikvan "regulon" por komunitaraj monaĥoj konatan ĝis nun kaj estas opiniata la unua fondisto de la unua abatejo, en 320 ĉirkaŭe, najbare de Tabennisi en la regiono tebajda. Li estas kultata kiel sanktulo ĉe diversaj kristanaj eklezioj, inter kiuj la katolika, la ortodoksa kaj la kopta.