La mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Palatinata Arbaro, germane Pfälzerwald [pfelcavalt], en loka lingvaĵo akcentitas la unua silabo - situas en la la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio kaj estas la plej granda kontinua arbaro en Germanio - samtempe ankaŭ unu el la plej grandaj arbaraj areoj en Eŭropo. La areo kovrita per arboj ampleksas 1771 kvadratajn kilometrojn. La arbaro plenigas iom pli ol trionon de la tuta areo de la historia kultura regiono Palatinato, de kiu ĝi havas la nomon.