![]() | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Paro de Ruĝvizaĝaj aratingoj (Psittacara erythrogenys) sur arba branĉo en Sanfrancisko, Kalifornio, Usono
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Palbekaj aratingoj (Psittacara) estas genro de neotropisaj papagoj el tribo Arini, troveblaj en Suda kaj Centra Ameriko kaj la Karibio kun unu specio trovata tiom norde kiel sudaj regionoj de Usono. Ĝis 2013 ĉiuj palbekaj aratingoj estis konsiderataj en la genro Aratinga, sed post esploroj per molekula filogenetiko oni decidis apartigi ilin en apartan genron.[1] Multaj specioj de Psittacara bone adaptiĝis al vivo en kapteco kaj estas sufiĉe popularaj dombirdoj. En birdobredado ili, samkiel parencaj genroj el tribo Arini, estas konataj kiel konuroj.