Palpebrumo

Palpebrumo estas la rapida fermo kaj malfermo de la palpebroj. Ĝi estas necesa agado de la okulo, kiu helpas disigi larmojn kaj forigi iritaĵojn de la kornea kaj konjunktiva surfaco. Averaĝe, unu palpebrumo daŭras ĉirkaŭ 3 ĝis 4 dekonojn de sekundo. Palpebruma rapideco povas esti influita de faktoroj kiel laceco, okula lezo, medikamento kaj malsano. Persono palpebrumas ĉirkaŭ ĉiun duan ĝis dekan sekundon. La palpebrumadofteco estas determinita per la "palpebrumcentro", sed povas esti trafita per ekstera stimulo. Kiam homo elektas palpebrumi uzante nur unu okulon la ago nomiĝas okulsignalo. Ekzistas bestoj (ekz. testudoj kaj hamstroj), kiuj palpebrumas uzante unu okulon sendepende de la alia.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne