Panamo (hispane Panamá), oficiale Panama Respubliko (hispane: República de Panamá) estas la plej suda lando en Centra Ameriko. Ĝi situas en la istmo liganta Nord- kaj Sudamerikon, kaj havas limojn kun Kostariko okcidente, Kolombio oriente, la Kariba Maro norde, kaj la Pacifika Oceano sude.
Esplorita kaj okupita de la Hispanoj dum la 16-a jarcento, Panamo sendependiĝis de Hispanujo en 1821 kaj aliĝis al la unuiĝo de Nova Granado, Ekvadoro, kaj Venezuelo, nome Granda Kolombio. Kiam Granda Kolombio disiĝis en 1831, Panamo kaj Nova Granado restis unuopaj. Pli poste Nova Granado fariĝis la Kolombia Respubliko. Per la subtenado de Usono, Panamo disiĝis de Kolombio en 1903, ebligante la konstruadon de la Panama Kanalo inter 1904 kaj 1914. En 1977 traktaton subskribis ambaŭ landoj por transdoni la kanalon al Panamo je la fino de la 20-a jarcento.
Nuntempe, la enspezoj de la Kanalo estas granda parto de la Panama MEP. Panamo estas la plej rapide kreskanta ekonomio kaj la plej granda pokapa konsumanto en Centra Ameriko. En 2010 oni trovis Panamon la 4-a plej alta je indico de homa disvolviĝo inter la latinamerikaj landoj kaj la 54-a en la mondo. La panama ĝangalo abundas je tropikaj plantoj, bestoj kaj birdoj -kelkaj, el kiuj troviĝas en neniu alia loko.
La Panama Kanalo plifaciligas la komunikiĝon inter la Pacifika Oceano kaj la Atlantika Oceano kaj tre influas la tutmondan komercon.