![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri elektroprena konstruparto ĉe certaj elektraj veturiloj. Por aparato por permane kopii desegnaĵojn rigardu la paĝon Pantografo (desegnilo). |
Pantografo estas kurentoprena aparato ĉe elektraj veturiloj. Ĝi konsistas el artikitaj stangoj, kiuj premas metalan arĉon kun grafita surmetaĵo al la supertraka kontakta lineo (drato). Ekzistas formoj kvarangulaj kaj triangulaj.
La aparato ricevis sian nomon de la samnoma desegnilo, kiu havas similan formon. Pantografo estas la sola formo de kurentoprenilo uzata ĉe elektraj fervojoj kun supertraka kontakta lineo, ĉar male al troleo ĝi ebligas ambaŭdirektan veturadon sen homa interveno.