Papa Palaco de Avinjono | |||||
---|---|---|---|---|---|
palaco vidindaĵo arta muzeo palace of the Popes (en) | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo vd | ||||
Arkitekto | Bertran Nogayrol vd | ||||
Lando | Francio vd | ||||
Situo | Avignon | ||||
Adreso | Plaça dau Palais, 84000 Avinhon | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 43° 57′ 3″ N, 4° 48′ 27″ O (mapo)43.95084.8075Koordinatoj: 43° 57′ 3″ N, 4° 48′ 27″ O (mapo) [+] | ||||
| |||||
Parto de | Historic Centre of Avignon (en) vd | ||||
Posedata de | Ville d'Avignon Chibre • departmental council of Vaucluse vd | ||||
| |||||
Retejo | https://www.palais-des-papes.com | ||||
Monda heredaĵo | |||||
Lando | Francio | ||||
Tipo | kultura heredaĵo | ||||
Kriterioj | i, iii, iv, | ||||
Fonto | 228rev | ||||
Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | ||||
Geografia situo | 43° 57′ 3″ N, 4° 48′ 27″ O (mapo)43.9508333333334.8075 | ||||
Registra historio | |||||
Registrado | 1995 (19-a sesio) | ||||
Geografia lokigo sur la mapo : Avignon | |||||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||||
La Papa Palaco (france Palais des Papes) en Avinjono, Francio estas unu el la plej grandaj kaj gravaj gotikaj-mezepokaj konstruaĵoj en Eŭropo. Ĝi estas unu el la plej belaj lokoj kiuj nomiĝas «Palaco de la Papoj». Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1995, kune kun la Palaceto, la katedralo kaj la ponto sur Rodano, kaj la antikva murego. Ekde 2007 ĝi estas eŭropa heredaĵo.
Avinjono estis la loĝejo de la Papo en 1309, kiam la gaskono Bertrand de Goth, kiel papo Klemento la 5-a, ne dezirante alfronti la akran kaoson de Romo post sia elekto (1305), translokigis la Papan Kurion al Avinjono.
La palaco troviĝas sur samnoma placo, proksime al la murego de la urbo, ĉe la rivero Rodano. Tiu papa palaco estas la plej granda el la mezepokaj gotikaj konstruaĵoj. Ĝi havas freskojn pentritaj ekde 1343 de gravaj pentristoj venintaj el tuta Eŭropo, gviditaj de Matteo Giovanetti, el Viterbo.
La freskoj ankoraŭ konserviĝas, tiuj de la kapelo Sankta-Marcialo estis restaŭritaj en 2005. Temas pri grava aro de pentraĵoj kiuj atestas la altan kvaliton de la unua skolo de Avinjono. La plejparto de la palaco estas malferma por la publiko. Ĝi gastigas konvenciejon (Centre International des Congrès) kiu estis kreita en 1976.