papilio el la specio Charaxes brutus natalensis, el la subfamilio Charaxinae
Papilionoideoj (latinePapilionoidea) estas biologia superfamilio de insektoj el la senranga familio de papilioj, kiu entenas la grandan plimulton de ĉiuj papilioj. La taksonomia nomo - kiel facilas imagi - devenas de la vorto "papilio".
Tradicie, la superfamilio ne inkluzivis la familiojn Hesperiedoj (Hesperiidae, ekse la superfamilio Hesperioideoj Hesperioidea) kaj hediledoj (Hedylidae, ekse la superfamilio Hedyloidea), sed novaj studoj konstatis ke tiuj familioj fakte estas parto de tiu superfamilio.[1][2]
↑Heikkilä, M., Kaila, L., Mutanen, M., Peña, C., & Wahlberg, N. (2012). “Cretaceous origin and repeated tertiary diversification of the redefined butterflies”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences279 (1731), p. 1093–1099. doi:10.1098/rspb.2011.1430.
↑Kawahara, A. Y., & Breinholt, J. W. (2014). “Phylogenomics provides strong evidence for relationships of butterflies and moths”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences281 (1788). doi:10.1098/rspb.2014.0970.