Papiruscipero | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Cyperus papyrus L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La papiruscipero [1] (Cyperus papyrus) estas specio de angiosperma akvoplanto apartenanta al la familio de la ciperacoj. Ĝi estas delikata herbeca staŭdo indiĝena en Afriko kaj Mezoriento. Ĝi konstituas vastajn papirusciperarajn marĉojn en neprofunda akvo.
La papiruscipero (kaj ĝiaj proksimaj parencoj) havas tre longan historian homan uzadon, precipe en antikva Egiptujo — ĝi estas la fonto de la papiruso, iuj plantopartoj estas manĝeblaj, kaj el ĝiaj ege flotemaj tigoj oni povas konstrui boatojn. Nuntempe oni kultivas ĝin kiel ornaman planton.
La papiruscipero [2] kaj la nana kulturvario C. papyrus 'Nanus'[3] estas gajnintaj la Premion de Hortikultura Merito de la Reĝa Hortikultura Asocio (Royal Horticultural Society).