MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO | |
PAPIRUSOJ | |
“PAPIRUSO 7575 = BODMER XIV-XV” | |
![]() | |
numero kaj simbolo = 75 | |
tekstoj = Evangelio laŭ Luko ( 3:18-24:53); Evangelio laŭ Johano 1-15 | |
datado = 175-225 | |
lingvo = greka | |
malkovro = Pabau, Egiptio | |
konvervata = Vatikana Biblioteko, Romo | |
folioj = 102 (origine 144) | |
dimensioj = 26 cm x 13 cm | |
kategorio = I (laŭ la kriterio de Kurt Aland) | |
teksta tipo = aleksandria | |
noto = tre simila al Papiruso 66 (P66), B, Uncialo 0162; ĝi mankas je la perikopo de la virino adulta kaj je la priskribero pri la agonio de Jesuo |
La Papiruso 75 (; Papiruso Bodmer XIV-XV) estas unu el la plej antikvaj papirusoj de la Nova Testamento. Dekomence ĝin formis ĉirkaŭ 144 paĝoj kies 102 estas pretervivintaj komplete aŭ parte»;[1] ĝi entenas ĉirkaŭ la duonon de la teksto de du kanonaj Evangelioj,[2] nome la Evangelio laŭ Luko (ĉe Papiruso Bodmer XIV) kaj la Evangelio laŭ Johano (ĉe Papiruso Bodmer XV) ambaŭ en greka lingvo. Nestle-Aland (27-a eldono, NA27) ĝin reirigas al la komenco de la 3-a jarcento; temas, do, pri unu el la plej antikvaj manuskriptoj de la Nova Testamento kune kun la Papiruso 4 (=4),[3] de la Evangelio laŭ Luko (la fragmentoj pretervivintaj entenas:
3:18-24:53».[3][4] Ĝi, kiel dirite, entenas ankaŭ grandajn erojn de la Evangelio laŭ Johano: 1-15.
Nekutima karakterizo de tiu kodeksa manuskripto estas ke Luko finiĝas kaj Johano komenciĝas en la sama folio (paĝo).[5]
Sinsekva malkovro pri aliaj fragmentoj inkluzivigis aliaj erojn inter tiuj konservitaj en la Papiruso 75, nome Luko 4:1-2 e 5:37-39 kaj Johano 11:15-18, 31-33, 12:47, 13:10, 14:9-10, 14:26-15, 10.[6]