Papiruso Westcar

Kopiaĵo de "Westcar-papiruso" en ekspozicio en la Egipta muzeo, Berlino

La Papiruso Westcar (Vestkar-papiruso) estas fragmenta antikva egipta teksto, entenante 5 rakontojn pri mirakloj, estigitaj de pastroj kaj magiistoj. La papiruson (12 rulaĵojn) malkovris en 1823/1824 Henry Westcar La papirusrulaĵoj troviĝas ekde 1886 en la papirusa kolektaĵo de la Egipta Muzeo de Berlino. Ĝi estis verkita en la Meza Imperio, verŝajne dum la 13-a dinastio, en komenco de la 18-a jarcento a.K.. La papiruso estis verkita en hieratika skribo, fare de komencanta skribisto, kiu skribis kun ortografiaj eraroj, malprecize.

La rakontoj okazas pli ol 800 jarojn pli frue ol la verka datumo. La sceno estas komence la kortego de farao Ĥufu (regis 2589-2566 a.K.) kaj poste ties regada tempo. La teksto klare montras la troan pompon de la 4-a dinastio, emfazas la komfortan kaj pompan veturon de princo Ĝedefhor. Tiu princo prezentas al la farao magiiston, kiu aŭguras falon de la 4-a dinastio.

Laŭ analizoj, la teksto ankaŭ servis la heredigon de esprimoj, ideoj, instruon de la skribistoj. Plua servo estis la legitimo de Dia naskiĝo de regantoj de la 5-a dinastio. Pro tio oni pensas, ke la originala verko estis skribita en 2450-2420 a.K., ĉe naskiĝo de la 5-a dinastio. Laŭ la lingvaj karakterizaĵoj de la nuna teksto, ĝi estis verkita plej malfrue en la periodo antaŭ la 12-a dinastio, ĉe fino de la Meza Imperio.

Henry Westcar donis la papirusajn rulaĵon en 1839 al egiptologo Karl Richard Lepsius, kiu ne povis deĉifri la tekston. La tekston deĉifris Adolf Erman en 1890.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne