Papststein

Papststein estas malgranda arbarokovrita tablomonto, kiu situas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro, maldekstre de la rivero Elbo, inter la vilaĝoj Papstdorf kaj Kurort Gohrisch. Erozio jam dissolvis la tablomonton je pluraj rokogrupoj kaj montodorsoj. En sia plej alta punkto Papststein atingas 451 metrojn super la maro. Sur la montosupro troviĝas turo por averti pri arbarincendioj, montorestoracio kaj pluraj panoramopunktoj. Oni diras, ke de ĉi tie oni povas vidi 45 setlejojn. En okcidenta direkto videblas Gohrisch kaj Pfaffenstein, de sudo ĝis oriento vicas pliaj tablomontoj, inter ili la plej malproksima; Děčínský Sněžník en Ĉeĥa Svislando.

La germana nomo estas tradukebla per "paporoko".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne