Papua konflikto | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
conflict in Indonesia | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Indonezio subtenita per Papuo-Nov-Gvineo Usono(1969-1992) Aŭstralio en antaŭa fazo per Sovetunio (1962-1964) |
Organizaĵo por Libera Papuo subtenita per Vanuatuo[1] Salomonoj[1] Libio (1987-2011) | ||||||
La Papua konflikto estas konflikto ekde 1961 inter Indonezio (kun pluraj subtenaj ŝtatoj) kaj Organizaĵo por Libera Papuo (kun pluraj subtenaj ŝtatoj) pri Okcidenta Nov-Gvineo, la okcidenta parto de la insulo. Ekde kiam Okcidenta Nov-Gvineo en 1963 estis armee okupita de Indonezio,[2] la Organizaĵo por Libera Papuo (indonezie Organisasi Papua Merdeka, mallongigite OPM) aktivas en malaltintensa batalo.[3]
La flago pri separatiĝo de Okcidenta Papuo kaj pacaj por-sendependecaj protestoj de Okcidenta Papuo kontraŭleĝas kaj estas armee subpremitaj. Ekde jaro 1963 la ŝtato Indonezio translokigis ĉirkaŭ 2'400'000 personojn el la troloĝita insulo Javo al Okcidenta Nov-Gvineo.