Paradokso de mensoganto, ankaŭ paradokso de kretano aŭ paradokso de Epimenides estas unu el la plej konataj logikaj paradoksoj. Ĝi apartenas inter la tiel nomatajn aŭtoreferencajn paradoksojn, t.e. paradoksoj elirantaj el eco de lingvoj ebliganta paroli per ĝi pri la lingvo - do pri si mem. Ĝi estis elparolita de kreta filozofo Epimenides iam ĉirkaŭ la jaro 600 a. K.