Paramecium | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Paramecium aurelia
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Paramecio (O.F. Müller, 1773) estas unuĉela estaĵo, de grupo de grandaj protozooj el la klaso de ciliuloj, ofta en stagna nesala akvo, kiu vivas en riveroj, lagoj, lagetoj kaj akvorestaĵoj. Paramecioj estas travideblaj kaj plataj, kun longeco inter 50 kaj 300 mikrometroj. Ili estas probable la unuĉelaj estaĵoj plej bone konataj kaj la protozooj ciliaj plej studataj de la scienco.