Parko Ueno | |
---|---|
![]() | |
Tokyo metropolitan park • urba parko | |
Situo | |
Geografia situo | 35° 42′ 44″ N, 139° 46′ 16″ O (mapo)35.712222139.771111Koordinatoj: 35° 42′ 44″ N, 139° 46′ 16″ O (mapo) |
Geografio | |
Trajtoj | |
La Parko Ueno (japane 上野公園, Ueno Kōen) aŭ Ŝtata Parko Ueno (japane 上野恩賜公園, Ueno onshi koen) estas granda publika parko situanta en la kvartalo Taitō de Tokio. La parko inkludas la lokon de la antaŭa templo Kan'ei-ji (寛永寺), kiu estis proksime ligita al la Tokugawa ŝogunoj. Ili konstruis la templon sur monteto bazita sur la templomonto Hiei-zan en la nordoriento de Kioto kiel simbola protekto por kastelo Edo. La malnovega nomo de la monteto estis Shinobu-ga-oka (忍ヶ岡) [1].
Ĝi estas unu el la plej famaj kaj vizititaj parkoj en la japana ĉefurbo, kaj ankaŭ estas unu el la unuaj kvin publikaj parkoj aperintaj en la lando post la Meiĵi-Restarigo (1868) [2][3].
La parko Ueno kutimis partopreni la printempajn festojn, Hanami, danke al la florado de la ĉerizarboj. En la lastaj jaroj, la parko kaj ĝiaj altiroj akiris grandan popularecon, kun pli ol dek milionoj da vizitantoj jare, igante la parkon la plej populara urba parko en Japanio [4].