Parmenaso

Sankta
Parmenaso
Persona informo
Naskiĝo 1-a jarcento
Morto 1-a jarcento
en Filipio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo diakono Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio, ortodoksa eklezio
Festotago 23-a de januaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Parmenaso [foje ankaŭ esperantigata simple Parmeno] estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo.

Parmenaso estis sendita kristanisme misii en Makedonio, kaj laŭdire pro sia kristaneco en la urbo Filipio en orienta Makedonio mortis kiel martiro, en la jaro 98 kadre de kontraŭkristanaj persekutoj sub la romia imperiestro Trajano. Lia memortago en la katolika eklezio kaj en la ortodoksismaj eklezioj estas la 23-a de januaro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne