Parsifal estas la titolo de opero kreita de la komponisto Richard Wagner. Wagner mem titoligis la triaktan verkon kiel "sceneja solena festivala verko" kaj fiksis, ke ĝi ekskluzive estu prezentata en la festivalejo de Bayreuth, celita nur al la verkoj de la komponisto. La opero temigas la mezepokan legendon pri la kavaliro Parsifalo, kaj orientiĝas laŭ la versa dramo "Parzival" de la mezepoka trobadoro kaj poeto Wolfram von Eschenbach.