Partio de Maldekstro | |
---|---|
Parti de gauche | |
![]() | |
partio | |
Lando | ![]() |
Estro | Martine Billard |
Fondiĝo | 1-a de februaro 2009[1] |
Ĉefa sidejo | 20-22 rue Doudeauville 75018 Parizo Francio |
Koloro(j) | Ruĝa kaj verda |
Ideologio | Ekosocialismo[2] Respublikismo[3] |
Nacia Asembleo |
0 / 577 |
Senato |
0 / 348 |
Francaj eŭropaj deputitoj |
1 / 72 |
Membroj | 9 000 (2014) |
Eŭropa aliĝo | GUE/NGL |
Retejo | http://www.lepartidegauche.fr |
La Partio de Maldekstro (franclingve "Parti de gauche" aŭ "PG") estas franca politika partio situanta maldekstre, fondita la 1-an de februaro 2009[1]. Lanĉita de la parlamentanoj Jean-Luc Mélenchon kaj Marc Dolez la 12-an de novembro 2008[4], post ilia eliro el la Socialista Partio (PS)[5] sekve de la kongreso de Reims, PG arigas personojn kaj ariĝojn venantaj de diversaj politikaj tradicioj, kaj asertas socialisman, ekologiisman kaj respublikan karakteron. Alianciĝinta al la Franca Komunista Partio, al la Unuiga Maldekstro (la Unuiga Maldekstro forlasos la FG en aprilo 2014 ) kaj al ses aliaj maldekstraj kaj ekstreme maldekstraj organizaĵoj en la Fronto de Maldekstro, la Partio de Maldekstro volas arigi la tuton de la kontraŭliberala maldekstro (kiun ĝi nomis la « alia maldekstro) en la sama alianco, por aktivigi la francojn en sociala movado kaj balotoj por konkeri la povon kaj impulsi sociŝanĝon.
PG estas kunprezidata ekde la kongreso de Le Mans en novembro 2010, de Jean-Luc Mélenchon kaj Martine Billard[6]. En januaro 2014, la Partio de Maldekstro enhavis 9 000 aliĝintojn.
Ĝia semajna gazeto À Gauche estas sendita al ĉiuj aliĝintoj sed ankaŭ al simplaj abonantoj. Ĝi eldoniĝas je pli ol 15 000 ekzempleroj ĉiusemajne.