Paruedoj | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||||||||||||||||||
Granda Paruo | |||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
Paruedoj estas familio de paseroformaj birdetoj, kiujn oni dividas en du subfamiliojn: Remizinae, kies nesto pendas sur la arbobranĉoj kaj Paridae, kies nesto troviĝas en trunkokavoj.
Tre konataj specioj estas:
Ĉie, kie ili vivas, oni vidas ofte paruojn en ĝardenoj, kie ili venas ĝis fenestrorandoj por serĉi manĝaĵon.
Paruoj manĝas ĉefe insektojn, tamen dum vintro la semoj, ju pli oleaj des pli ŝatataj, iĝas grava parto en nutraĵo; tiam estas facile venigi paruojn apud domo per nutrejo.