Pascal Obispo | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pascal Michel Obispo |
Aliaj nomoj | Captain Samouraï Flower • Vitoo |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1965 (60-jaraĝa) en Bergerac |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Familio | |
Patro | Max Obispo (en) ![]() ![]() |
Amkunulo | Sonia Mabrouk (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantotekstisto pentristo televida aktoro komponisto libretisto aktoro kantaŭtoro filmaktoro ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.pascalobispo.com |
Pascal Michel OBISPO (franclingva prononco: [paskal miʃɛl ɔbispo]; 8a de Januaro 1965) estas franca kantisto, produktoro kaj kantoverkisto.
Li edukiĝis en Rennes. Pascal Obispo ekkantis en 1980, kaj lia unua registraĵo estis en 1990, nome Le long du fleuve (La riverlongo). Kelkaj el liaj plej famaj kantoj estas "Plus que tout au monde", "Laurelenn", "Tombé pour elle", "L'important c'est d'aimer", "Personne" kaj "Fan".
Per la publikigo en 2007 de Les Fleurs du Bien (La floroj de malbono, pri la verko de Baudelaire nome Les Fleurs du mal (La Floroj de l'Malbono)) li aludas al Rosa Parks, Pablo Picasso kaj aliaj. Li estas fama ankaŭ pro sia malkonservena konduto, sia hararanĝo ktp.
Obispo uzis sian popularecon por helpi al bonfarado kaj precize kontraŭ la etendo de Aidoso. Li kunlaboris kun multaj aliaj bone-konataj artistoj kiel Jean-Jacques Goldman, Florent Pagny, Johnny Hallyday, Patricia Kaas, Amel Bent, kaj Natasha St-Pier.