La patroj-fondintoj de Usono estas nomo donita al la anoj de unu el jenaj grupoj:
Prihistoria profesoro en la Columbia University, nome Charles A. Beard, ege influis super la studoj pri tiuj gravuloj ĉefe pri liaj publikaĵoj en la fakoj de historio kaj politika scienco. Liaj verkoj inkludis radikalan re-taksadon de la temo de la Patroj-fondintoj de Usono, pri kiuj li kredis, ke ili moviĝis plie pro ekonomiko ol pro filozofiaj principoj. La plej influa libro de Beard, nome An Economic Interpretation of the Constitution of the United States (1913), estis celo de granda polemiko jam ekde sia publikigo. Kvankam ĝi estis ofte kritikita pro sia metodologio kaj konkludoj, ĝi estis responsa pri ampleksa reinterpretado de la dekomenca usona historio.[2][3]