Paul Wexler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1938 (86-jaraĝa) en Usono |
Lingvoj | angla • hebrea |
Ŝtataneco | Israelo ![]() |
Alma mater | Universitato Yale Universitato Kolumbio ![]() |
Okupo | |
Okupo | lingvisto ![]() |
Paul Wexler (naskiĝis 6-an de novembro 1938) estas usondevena israela lingvisto kaj emerita profesoro pri lingvoscienco ĉe la Universitato de Tel-Avivo.[1] Liaj fakoj inkludas historian lingvosciencon, dulingvecon, slavan lingvosciencon, kreolan lingvosciencon, la romaan lingvon, kaj judajn lingvojn.
Wexler estas konata pro sia polemika teorio, ke la soraba lingvo estas la genetika pralingvo de la jida lingvo, kaj ke la lingvo estis "releksigita" per ĝerman-devenaj vortoj inter la 9-a kaj 13-a jarcentoj pro kontaktoj kun najbaraj ĝermanaj popoloj.[2][3] Laŭ Wexler, la jida lingva strukturo donas "persvadan evidentecon pri intima juda kontakto kun la slavoj en la ĝermanaj kaj bohemiaj landoj tiom frue kiom la 9-a jarcento."[4] La hipotezo de Wexler estas marĝena en jida lingvoscienco,[5] kaj la ĵurnalo The Forward karakterizis ĝin kiel "malakceptita de ĉiu jidalingvisto krom Wexler."[6]