Klosterkirche St. Pauli (Monaĥopreĝejo Sankta Paŭlo) de la lepsika dominikano-monaĥejo (foje ankaŭ nomata „Paulinerkirche“ laŭ la dominikanoj nomataj „Pauliner“), post malfondado de la monaĥejo Universitato-Preĝejo St. Pauli, estis preĝejo en la urbocentro de Lepsiko. Kvankam ĝi travivis la militon preskaŭ sendifekte, ĝi estis krevigita en 1968 post decido de la urbestraro gvidata de SED kaj puŝate de la universitato.