Pedala efektilo

Pedala efektilo estas malgranda piedregebla aparato uzata por apliki efikon al la sono elsendita de amplifita muzikilo (elektra gitaro, sintezilo, basgitaro ktp.). Ĉi tiu formato estas aprezata sursceneje pro sia eta grandeco, kaj pro la ebleco esti aktivigita piede dum ludado de muzikinstrumento. La unua pedala efektilo estis kreita en 1962 kaj ekde tiam multaj sonefektoj estas integritaj al pedaloj, kiel deformaĵo, koruso, eĥotremsono. La pedaloj estas tre popularaj nuntempe, kelkaj aŭtoroj eĉ parolas pri "ora epoko" de efikpedaloj ekde la 2000-aj jaroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne