Pedofilio (el la greka pais „knabo, infano“ kaj filia „amikeco“) nomiĝas la primara erotika-seksa kliniĝo de plenkreskulo al personoj antaŭ la seksa matureco (infanoj). Homo kun tia kliniĝo estas pedofilo. Pedofilia konduto ĝenerale estas malakceptita de la socio. Seksa misuzo de infanoj (kiun povas fari eĉ nepedofiloj) estas en preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la mondo kondamnita surbaze de la punleĝaro.
La radikala malo de pedofilio estas la pedofobio (t.e., forta kaj neracia timo de infanoj).
Ofte oni erare difini ankau ebenofilion kaj hebefilion kiel pedofilio. Nepiofilio, seksa intereso pri pli junaj ol 5-jaraj infanoj, estas subkategorio de pedofilio.