![]() | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Por prahistoriaj familioj, vidu tekston. | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Pelikanoformaj birdoj estas (eble nevalida) ordo de grandaj kaj mezgrandaj akvaj birdoj troveblaj tutmonde. Estas ĉirkaŭ 57 specioj. Ili estas diferencaj de aliaj birdoj per tio, ke ili havas kvar membranetajn piedfingrojn, kvankam tio ne estas tute ĝusta. Multaj havas senpluman zoneton ĉegorĝe (gorĝosako aŭ bekosako ĉe pelikanoj), kaj la naztruoj evoluis al senfunkciaj fendoj, kio devigas ilin spiri tra la buŝoj. Ili ne havas kovareojn.
Ili manĝas fiŝojn, kalmarojn aŭ similajn mar- aŭ akvobestojn. Nestumado estas kolonia, kvankam birdoj estas monogamaj kaj la idoj eloviĝas malfrumaturaj, nome senhelpaj kaj nudaj (senplumaj) malsimile de ekzemple multaj aliaj akvobirdoj.
Ene de la ĉioenhava grupo de la "steganopodoj", la Pelikanoformaj havas ĉirkaŭ 50–60 vivantajn speciojn. Tamen, moderna opinio konsideras la ŝajnan similecon rezulto de konverĝa evoluo, kaj baze sur riĉo de pruvaro disiĝas la klasike difinitan grupon de la "Pelikanoformaj" en kelkajn grupojn. Plej stirpoj — fregatedoj, suloj, kormoranoj kaj saguloj — ja konstituas naturan grupon, por kiuj oni proponis nomojn Suloformaj aŭ Falakrokorakoformaj. Tropikbirdoj estas de neklara rilataro, sed ŝajne estas tre distinga stirpo; ili estis tipe lokitaj en sia propra ordo, nome Faetontoformaj. La pelikanoj (Pelikanedoj), dume ligiĝas al la cikonioj (Cikoniedoj) danke al du strangaj monotipaj familioj, nome la Martelbirdo (Skopedoj) kaj la Ŝubekulo (Balenocipitedoj). PLie ili povas esti pli proksime rilataj al cikonioj ol al ardeoj. Por solvi tiun konfuzon, oni proponis merĝi la kernon de Pelikanoformaj en la Cikonioformaj.