Pendolino estas komerca markigo de elektraj trajnaj unuoj kun aktiva klinigo de veturilŝranko de fabrikanto Fiat Ferroviaria, apartenanta hodiaŭ al grupo Alstom. Danke al klinigado ili povas veturi tra arkoj (memkompreneble rilate al la suma stato de fervojlinio) preskaŭ je 30 % pli alta rapideco kontraŭe al trajnoj sen klinigado. Maksimuma rapideco de tiuj ĉi trajnoj estadas malpli rapida ol ĉe altrapidecaj unuoj - ĉirkaŭ 250 km/h. Tio estas donita precipe per ilia celo - plialtigo de vojaĝrapideco sur la ekzistantaj fervojlinioj.