Peneo | |
---|---|
Originala nomo | Πηνειός |
Sekso | vira |
Familio | |
Patro | Oceano |
Patrino | Tetiso |
Edzo/Edzino | Creusa |
Infanoj | Hipseo, Atrax, Tricca, Andreus, Kireno, Dafna, Iphis, Menippe, Orseis, Stilbe |
Laŭ la helena mitologio, Peneo (el la greka Πηνειός, «fadena») estis tesalia riverdio, unu el la tri mil potamoj, filo do de Okeano kaj Tetiso[1]. Li reprezentis samnoman riveron kiu fontas el flankoj de la monto Pindo kaj Erimanto kaj trafluas la tesalian ebenaĵon kaj la valon Tempo ĝis sia alfluo en la Egean Maron, ĉe la golfo Patraso. Kelkaj el liaj alfluantoj estis ankaŭ personigitaj, kiaj Enipeo, Apidano aŭ Titareso. Laŭ la legendo, ĉi tiu lasta alfluis en Peneo, sed ilia akvo ne miksiĝis: pro tio, ke Titareso devenis rekte el Stikso, sia fluado flosis sur tiu de Peneo, kiel oleo sur akvo[2].
Laŭ antikva tradicio, en la unuaj tempoj la tesalianoj ne povis kulturi aŭ alpropigi al si terpecojn, ĉar la rivero okupis ĉion, kio ne estis jam okupata de la montaro. Pro tio, Pozidono frapis la montojn per sia tridento kaj kreis truon tra kiu elfluis la rivero. Jen la origino de la valo de Tempo, kie laŭ onidiro troviĝis la palaco de Peneo[3]