Penetra testo

La trapenetra testo, penetra testo, aŭ pentesto (pentest laŭ la angla), estas metodo kiu priesploras kaj taksas sekursistemon de komputilo aŭ reto, simulante malicajn atakojn, kiuj okaze de realaj atakoj kaŭzus difektojn aŭ eĉ detruus la celitan sistemon. Do la trapenetra testo estas preventa tekniko kiu analizas la kalkanon de Aĥilo de la sistemoj.

Tiu procedo analizas la agojn de la sistemo, serĉante priesplorindajn difektojn aŭ erarojn, tiaj malfortaĵoj kutime rezultas de malbona aranĝado de la sistemo, eraroj kaj difektoj ĉe aparataro aŭ softvaro, kaj mallerta uzado. Ĉiuj konkludoj de la analizo farita de la testoj elektitaj estas fine prezentataj per dokumentaro, kune kun analizo de la eblaj rezultoj kaze de ne korektado de la problemoj, kaj propono de teĥnikaj solvoj por ĉiuj problemoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne