Penguin Books | ||
---|---|---|
Penguin Books Limited | ||
eldonejo • libroeldonejo • premsigno vd | ||
Dum | 1935 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita Respondeco | |
Fondintoj | Allen Lane vd | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
filiaj kompanioj | Viking Press vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Penguin Books (libroj Pingveno) estas eldonejo fondita en 1935 de Siro Allen Lane.[1] Penguin revoluciis publikadon en la 1930-aj jaroj pro ties alta kvalito, malmultekostaj poŝlibroj, vendado pere de fama librovendejo Woolworths kaj de aliaj vendejoj de bonkvalitaj vendostratoj kontraŭ nur duono de ŝilingo. La sukceso de Penguin montris ke estas grandaj mendantaroj por seriozaj libroj. Penguin ege efikis super publikaj debatoj en Britio, tra siaj libroj pri politiko, arto, kaj scienco.[2]
Penguin Books estas nune la emblema marko de la tutmonda Penguin Group kaj estas posedo de Pearson PLC, la tutmonda amaskomunikila entrepreno kiu posedas ankaŭ la gazeton Financial Times, negocinforman grupon kaj Pearson, nome la plej granda publikiga entrepreno pri edukado kaj teknologio en la mondo.[3]