Penicilino estas la nomo de grupo de beta-laktamaj antibiotikoj uzataj por la kuraco de bakteriaj infektoj kaŭzitaj de trafiĝemaj, kutime Gram-pozitivaj, organismoj. Tiuj antibiotikoj estis malkovritaj, aŭ almenaŭ promociitaj, de Alexander Fleming la 3-an de septembro 1928. Ili estis uzitaj unue por terapioj 13 jarojn poste. La nomo "penicilino" povas esti uzata ankaŭ reference al aparta ano de la penicilina grupo.