Pantaklo (aŭ pentakolo, aŭ pentagramo, aŭ pentalfo laŭ la kuntekstoj) estas magia simbolo, ĝenerale enskribita en cirklo (sed temas regulo ne-fiksa), ĉeesta en multaj kulturoj kaj lokoj; en la okcidentaj civilizoj, havas precipe esoteran karakteron, estas ofte priskribita kiel talismano de protekta magio, kiu povas esti realigita aŭ desegnita sur skridmaterioj kiel karto aŭ pergameno, aŭ ĉizita sur metalo aŭ fine modlita sur vakso, argilo ktp. Sur ĝi oni povas inskribi aliajn simbolojn.[1]
Pri pentagramo aŭ pentalfo (laŭ esprimo jam uzita de Pitagoro) parolas ĝenerale la grimorioj kaj traktatoj pri magio.[2]