Pentala Harikrishna

Pentala Harikrishna
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1986 (1986-05-10) (38-jaraĝa)
en Guntur
Ŝtataneco Barato Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Vignan Schools (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ŝakisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Harikrishna PENTALA naskiĝis la  10-an de majo 1986 (nun 1986-05-10) estas barata ŝaka grandmajstro. La 12-an de septembro 2001 li fariĝis la plej juna grandmajstro el Barato, rekordo nun tenita de Parimarjan Negi. Li estis ĉampiono de la Komunumo de Nacioj en 2001, Monda juniora ĉampiono en 2004 kaj azia individua ĉampiono en 2011.

Harikrishna venkis la Tata Steel Group B en 2012 kaj en Biel MTO Masters Turniro en 2013. Li reprezentis Baraton ĉe sep Ŝakolimpikoj de 2000 ĝis 2012 kaj gajnis bronzan teaman medalon ĉe la Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo en 2010. Ĉe la Azia Teama Ĉampionumo, Harikrishna gajnis oran teaman medalon unufoje, arĝentan dufoje kaj individuan bronzan medalon unufoje.

En februaro 2013 la FIDE Elo-nombro de Harikrishna superis 2700 unuafoje. Li aperis unuafoje en la "Pintaj 10" de la monda FIDE rangolisto en novembro 2016 per Elo de 2768.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne