Perlorivero | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 400 km |
Fluo | |
Enfluejo | Sudĉina maro |
Geografio | |
Landoj | Ĉinio |
Regionoj | Gŭiĝoŭo |
La Perlorivero aŭ rivero Perlo (ĉine 珠江, pinjine: Zhū Jiāng, portugale Rio das Pérolas, angle Pearl River), kaj malpli komune nomata rivero Guangdong (aŭ rivero Kantono) (粤江) estas la tria rivero plej longa el tiuj kiuj fluas entute tra Ĉinio, post la Jangzio kaj la Flava Rivero, kaj la dua laŭ akvokvanto (post la Jangzio).
Ĝi fluas tra la suda parto de Ĉinio, en direkto okcidente orienten kaj elfluas en la Sudĉina Maro, inter Hongkongo kaj Makao. Ties malsupra fluejo kaj tiuj de la alfluantoj formas la delton de la Rivero Perlo.