Peroksidoj estas kemiaj substancoj, kiuj prezentas la ĝeneralan formulon R-O-O-R', kie R kaj R' estas organikaj radikaloj. La vorto ankaŭ uziĝas pri la saloj, kies anjono estas O22−.
Ili estas substancoj prezentantaj ligon oksigeno-oksigeno en oksida stato -1. Ĝenerale ili sin kondutas kiel oksidigaj agentoj. En kontakto kun brulema materialo ili povas kaŭzi fajron kaj eksplodojn. Kutime antaŭ fortaj oksidantoj kiel la permanganatoj la peroksidoj ageblas kiel reduktantoj oksidante sin al elementa oksigeno.