Perseidoj | |
![]() Multkolora,longa perseido trafluganta maldekstre de Lakta vojo, 2009 | |
Patra korpo | Swift-Tuttle[1] |
---|---|
Radianto | |
Konstelacio | Perseo |
Rektascensio | 03h 04m[1] |
Deklinacio | +58°[1] |
Ecoj | |
Aktiva dum | 23-a de Julio - 20-a de Aŭgusto[1] |
Maksimumo | 13-a de Aŭgusto[1] |
Rapido | 58 km/s |
Zenita hora ofteco | 80[1] |
Listo de meteorfluoj | |
Perseidoj estas produktiva meteorfluo asociita kun la kometo Swift-Tuttle. Perseidoj estas nomitaj laŭ la konstelacio Perseo en kiu estas ties radianto, la punkto en firmamento de kiu ŝajnas ĝiaj meteoroj veni.
La fluo de rubo estas nomita Perseida nubo kaj streĉas laŭ la orbito de la kometo Swift-Tuttle. La nubo konsistas el eroj elĵetitaj de la kometo kiam ĝi moviĝas sur sia 130-jara orbito. La plej granda parto de la polvo en la nubo hodiaŭ estas ĉirkaŭ mil jarojn aĝa. Tamen, ekzistas ankaŭ relative juna filamento de polvo kiu estis ellasita de la kometo en 1862.[2] La frekvenco de meteoroj originantaj en tiu filamento estas multe pli alta ol la meteoroj de pli aĝa parto de la fluo.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj moore_rees2011
; $2