Peter Hall

Peter Hall
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1932 (1932-03-19)
en Hampstead
Morto 30-an de julio 2014 (2014-07-30) (82-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Loĝloko Blackpool
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Kolegio Sankta Katerino - geografio
Blackpool Grammar School (en) Traduki
Kolegio Sankta Katerino - geografio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo geografo
urbanizisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Peter Geoffrey Hall OBI, FBA (Hampstead, Londono, 19a de marto 1932 - 30a de julio 2014)[1] estis fakulo pri urboplanado kaj geografo. Li prezidis la Katedron Bartlett de Urboplanado kaj Regenerado de la UCL Bartlett Faculty of the Built Environment, University College, de Londono[2] kaj estis prezidanto de la Town and Country Planning Association kaj de la Regional Studies Association.[3] Krome, li estis direktoro kaj fondinto de la akademia gazeto Regional Studies.

Agnoskita internacie pro siaj verkoj kaj studoj en la kampoj de ekonomiko, demografio, kulturo, regiona geografio kaj administrado, Hall estis dum multaj jaroj konsilisto de sinsekvvaj britaj registaroj.[2] Li estis konsiderata la “patro” de la koncepto de Urban Enterprise Zone (urba entreprenzono).

  1. «Sir Peter Hall obituary.» The Guardian. Konsultita la 25an de marto 2020.
  2. 2,0 2,1 Prof. Sir Peter Hall, Bartlett School of Planning Konsultita la 25an de marto 2020.
  3. Regional Studies Association Konsultita la 25an de marto 2020.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne