Peter Niklas Wilson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1957 en Hamburgo |
Morto | 1-an de januaro 2003 (46-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Peter Niklas Wilson (* 30-an de majo 1957; † 26-an de oktobro 2003) estis germana ĵaz-kontrabasisto, muziksciencisto kaj -ĵurnalisto. Wilson studis muzikon ĉe la universitatoj je Göttingen kaj Hamburgo kaj instruis partatempe kiel profesoro pri ĵazhistorio ĉe la muzikaltlernejo je Hamburgo kaj kiel libera instruisto ĉe la muzikscienca instituto. Kontrabasiste li laboris i.a. kun Fred Frith, Marion Brown, Gene Coleman, Vinko Globokar, Barry Guy, Peter Kowald, Evan Parker, Keith Rowe, Derek Bailey, Anthony Braxton, Malcolm Goldstein, David Malazonia, John Tchicai kaj Daniel Ott kaj aŭdeblas kiel gastmuzikisto sur pli ol kvindek diskoj.