Peter B. Stetson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1951 (73-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Kanado ![]() |
Alma mater | Universitato Yale - doktoro de filozofio (1974–1979) Universitato Yale - magistro de scienco (1974–1975) Universitato Wesleyan - Magistro de Artoj (1972–1974) Universitato Wesleyan - Bakalaŭro de Artoj (1970–1974) ![]() |
Okupo | |
Okupo | astronomo scienca esploristo ![]() |
TTT | |
Retejo | http://astroherzberg.org/people/peter-stetson/ |
Peter Brailey STETSON estas kanada astronomo, profesoro pri astronomio ĉe la Universitato de Viktorio.[1]
Minor Planet Center kreditas lin de la kunmalkovro de la asteroido 54411 Bobestelle en kunlaboro kun David D. Balam la 3-an de junio 2000.[2]
Li interesiĝas pri la fotometrio de la stelamasoj, precipe la globan stelamason, li ankaŭ laboris pri la stelaj loĝantaroj en la najbaraj nanaj galaksioj kaj en la kampo de Lakta Vojo.
Li estis ano de la Ŝlosila Projekto de Skalo de Ekstergalaksiaj Distancoj per la Kosmoteleskopo Hubble.[3]
Li disvolvis programarojn, kiuj permesas ricevi fotometriajn kaj astrometriajn informojn elde fotaj kaj ciferecaj du-dimensiaj bildoj.