Peter Rosegger | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Peter Rosegger | ||
Naskiĝo | 31-an de julio 1843 en Kluppeneggerhof | |
Morto | 26-an de junio 1918 (74-jaraĝa) en Krieglach | |
Tombo | Krieglach ![]() | |
Etno | aŭstroj vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Graz • Krieglach vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Graz ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Lorenz Roßegger (en) ![]() ![]() | |
Patrino | Maria Roßegger (en) ![]() ![]() | |
Infanoj | Margarete Rosegger (en) ![]() ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | Gabriel Fels • Peter Kettenfeier • Petri Kittenfeier vd | |
Okupo | poeto verkisto ![]() | |
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado, prozo kaj poezio ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Peter ROSEGGER (* 31-a de julio 1843 en Alpl, komunumo Krieglach, Steiermark, † 26-a de junio 1918 en Krieglach, Steiermark) estis aŭstra verkisto.
La filo de malriĉa kamparano frue interesiĝis pri desegnado kaj pentrado. Legi kaj skribi li lernis ĉe pensiiĝinta instruisto kaj aŭtodidakte, ĉar li ne havis okazon por vizitadi lernejon.
En la jaro 1864 li sendis siajn unuajn literaturajn verkojn al gazeto, kaj la redaktoro ebligis al la juna talentulo la viziton de komerca lernejo. Ekde la jaro 1869 Rosegger konstante publikigis poemojn en sia regiona dialekto, romanojn kaj rakontojn. Centraj temoj en lia verkaro estas la vivo de la kamparanoj, ties religiemo kaj amo al la naturo - kaj minacoj de la moderna grandurba etoso.