Sankta | |||||
Petro Damiano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Doktoro de la Eklezio | |||||
Marmora busto de Petro Damiano (Florenco, Sankta Maria de la Anĝeloj)
| |||||
Ceteraj titoloj | monaĥo, fondinto de monaĥejoj, episkopo, kardinalo, papa legato, verkisto, teologo | ||||
Persona informo | |||||
Petrus Damianus | |||||
Naskiĝo | 1007 en Raveno | ||||
Morto | 21-a de februaro de 1072 en Faenza | ||||
Tombo | Faenza Cathedral (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | Mezepoka latino • latina vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1058–) filozofo katolika sacerdoto diplomato ![]() | ||||
Laborkampo | Filozofio ![]() | ||||
| |||||
| |||||
Episkopo de Ostio, suburba diocezo | |||||
Dum | 1057– | ||||
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio | |||||
Honorata en | Katolika Eklezio | ||||
Ĉefsanktejo | Monaĥejo de Fonte Avellana (Markio, Italio) | ||||
Festotago | 21-a de februaro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pier Damiani estis granda reformanto kaj moraligisto de la Katolika Eklezio de sia tempo, aŭtoro de gravaj verkoj pri liturgio, teologio kaj moralo en la Katolika Eklezio de sia tempo; kaj estis ankaŭ unu el la plej bonaj latinistoj de sia epoko. Riĉa en humileco, li sin difinis Petrus ultimus monachorum servus (Petro, la plejlasta servisto de la monaĥoj).
Precipa fonto por la rekonstruo de lia vivo utiligeblas lia biografio [1] aranĝita de lia preferata disĉiplo Johano el Lodi (ĉe Milano), monaĥo kaj lia persona sekretario aparte erudicia ĝispunkte ke li estis kromnomita Grammaticus (gramatikisto), sekve elektita posteulo kiel prioro de la monaĥejo Fonte Avellana (Centra Italio) kaj plue episkopo de Gubbio. Nombraj membiografiaj aludoj troveblas inter la enhavoj de liaj leteroj.