Petro De Smedt

Petro De Smedt
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1934
en Dendermonde
Morto 12-an de majo 2024
en Dendermonde
Nacieco flandro
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esperantisto
matematikisto
filologo
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filologio, komputa lingvoscienco, matematiko, muziko kaj Esperanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sukcesis kiel vortaristo
Artista nomo Petro Desmet'
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre DE SMEDT, esperantigita de li mem al Petro DE SMEDTPetro DESMET' (naskiĝis la 4-an de majo 1934 en Sint-Gillis, nun distrikto de Dendermonde, mortis la 12-an de majo 2024 samloke) estis belga (flandra) filologo, komputila lingvisto, Esperanto-vortaristo, muzikisto (kariljonisto) kaj matematikisto. Lia edzino estis japana universitata profesoro[1]. En Esperantujo li estis precipe konata pro sia studo pri la tradukoj en Esperanto de la verkaro de la fama flandra poeto Guido Gezelle kaj pro la Nederlanda Bibliografio pri la tradukoj en Esperanto de nederlandlingva literaturo inter 1902-1972. De Smedt verkis plurajn artikolojn [2] pri bibliografiaj, terminologiaj kaj vortaraj temoj, ekzemple en Heroldo de Esperanto kaj en la nederlanda kaj germana naciaj Esperanto-periodaĵoj. Li estis regula kunlaboranto de la magazino Monato.

  1. Esperanto, Info-Post, OLV College Halle, p. 14, 14-a jarkolekto, n-ro 3, januaro 1990.
  2. ekzemple 1977: La tradukita nederlanda literaturo (en: Esperanto Vandaag)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne