Petrus Mosellanus 1493–1524) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1493 en Bruttig-Fankel | |
Morto | 19-a de aprilo 1524 en Leipzig | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | teologo klasikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Petrus MOSELLANUS (1493-1524) (* Bruttig-Fankel, en la 1493 - Leipzig, en la 19-a de aprilo 1524) estis humanisto, filologo, helenisto, katolika romia teologo kiu simpatiis kun Marteno Lutero kaj aliaj reformistoj. Li ankaŭ estis profesoro pri la greka en la Universitato de Lepsiko, kie liaj lernantoj estis Julius von Pflugk (1499-1564), Episkopo de Naumburg; la mineralogo Georgius Agricola (1494-1555), la humanisto Joakimo Kamerarius, la maljuna (1500-1574)[1] kaj la teologo kaj erudiciulo Christoph Hegendorff (1500-1540)[2]. Li estas ĉefe konata dank'al sia verko pri retoriko: Tabulae de schematibus et tropis (1516) kaj Paedologio (1518).