![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Petunia x hybrida floro
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Petunia Juss., 1803 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Petunio (Petunia) estas genro de familio solanacoj (Solanaceae).
Ili estas ŝatataj plantoj por balkono. Ili havas grandajn malfermajn florojn diverskoloraj. Ekzistas starantaj kaj pendantaj specoj, kiuj floras dum la somero. la planto estas unujara.
Surfinia-petunioj estas novaj specoj el Japanio havas precipe grandajn kaj multajn florojn, sed ili estas iom postulemaj pri la kondiĉoj. La petunioj Million-Bells aŭ Carillion portas dekduojn da malgrandaj, sonorilformaj floroj. La kreskigo estas malfacila. Pro tio oni kutime aĉetas junajn plantojn.