Philip Henry Gosse | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1810 en Worcester | ||||
Morto | 23-an de aŭgusto 1888 (78-jaraĝa) en Torquay | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Thomas Gosse (en) ![]() ![]() | ||||
Patrino | Hannah Best (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Emily Bowes (en) ![]() Elizabeth Brightwen (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Edmund Gosse (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() | ||||
Parencoj | Thomas Bell (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto zoologo ornitologo natursciencisto verkisto ![]() | ||||
Laborkampo | Natura historio ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Omphalos vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philip Henry GOSSE FRS (6a de Aprilo 1810 – 23a de Aŭgusto 1888), konata al siaj amikoj kiel Henry,[1] estis angla natursciencisto kaj popularigisto de natura scienco, virtuale la inventisto de la salakva akvario, kaj elstara plinovigisto en la studo de marbiologio. Gosse kreis kaj nutris la unuan publikan akvarion de la Zoo de Londono en 1853, kaj stampis la terminon "aquarium" kiam li publikigis la unuan gvidlibron, The Aquarium: An Unveiling of the Wonders of the Deep Sea, en 1854. Lia verko rezultis en furoro por akvarioj en la komenco de la Viktoria Anglio. [2]
Gosse estis ankaŭ aŭtoro de Omphalos, nome klopodo por kongruigi la geologiajn epokojn supozitajn de Charles Lyell kun la biblia rakonto pri la mondokreo. Post sia morto, Gosse estis portretita kiel patro de la religiaj vidpunktoj en Father and Son (1907), nome memorlibro verkita de lia filo, Edmund Gosse, poeto kaj kritikisto. Estas tri portretoj de Gosse en la National Portrait Gallery.